Napalm Death | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
TTT | |
Retejo | http://www.napalmdeath.org |
Napalm Death (eo: napalma morto) estas grinckerna kaj deathgrind muzikgrupo de Birmingham, Anglio [1]. La grupo estas konata kiel pioniro de la grinckerna stilo, kaj havas kantotekstojn kiuj tendencas trakti politikajn temojn kaj kontraŭfaŝismon. La bando publike subtenas anarkiismon [2], humanismon [3], socialismon [4] kaj bestajn rajtojn [5].
La bando estis fondita en 1982. Dum siaj fruaj jaroj, Napalm ludis ĝisostan punkon kiu ne estis precipe ekstrema. Poste, ĝi integrigis elementojn de ekstrema metalo en siaj kantoj. La rezulto estis la evoluo de nova speco de metalo, kiu estas nomita la "grindcore" stilo. En pluraj de la albumoj de la grupo, plejparte inter 1994-1998, ĝi prirezignis la grindcore stilon, por ludi mortmetalon [6]. En postaj albumoj, la grupo alportis reen elementojn de grindcore, kaj komencis ludi deathgrind [7].
Ilia kanto You Suffer gajnis aperon en la Guinness-libro de rekordoj kiel la plej mallonga kanto iam registrita (1.316 sekundoj).