Narziß und Goldmund | |
---|---|
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Hermann Hesse |
Lingvoj | |
Lingvo | germana lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | 1930 |
Loko de rakonto | Monaĥejo de Maulbronn |
Narciso kaj Goldmundo (germane Narziß und Goldmund) estas formadromano de la germana verkisto Hermann Hesse pri la rilato inter monaĥo kaj artisto kiu dependiĝas de liaj deziroj. La du estas amikoj ekde infanaĝo.
Tiu konflikto akompanis Hesse dum lia vivo kiam li retiriĝis de la monaĥejoj kaj komencis verki literaturon. La centro de la konflikto temigas la manieron adori Dion - la manieron de la monaĥo kun trankvilo kaj stoika saĝeco, kaj la manieron de la artisto kiu devas lerni kiel krei kaj ripari. La verko sukcesas kombini la romantikismon kiu traktas arton kaj la realismon kiu traktas la pensan mondon de homo.