Nasz Dziennik

Nasz Dziennik (Nia gazeto) estas pollingva gazeto kun dekstrema katolikisma kaj naciisma ĉefaspekto eldonata en Varsovio.

En 1997 la eldonadon preparis estinta deputito Artur Zawisza. La gazeto ekzistas de la 29-a de januaro 1998 kies eldonkvanto egalas nun al 150 mil ekzempleroj. Prezentataj ĉapitroj: Pollando, Mondo, Kulturo, Penso estas armilo, Kredo de Patroj, Legantoj k.a.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne