Navas de San Antonio [NAbas de sananTOnjo] estas municipo en la suda pinto de la provinco Segovio, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la administracia dividaĵo Partido Judicial de Segovia (jurisdikcia partio de Segovio) en la sudoriento de la provinco. La loknomo Navas de San Antonio estas etimologie komprenebla kiel Altbieno de Sankta Antonio. Tiukadre aperas Sankta Antonio en la blazono sur flava fono. En la municipo estas la ermitejo de San Antonio del Cerro, je 3 km de la urba kerno.