Navo

Navo en la abateja preĝejo de Fécamp, Francio
Ĉefa navo
La flankaj navoj de trinava preĝejo
Transepto aŭ transversa navo

Navo estas la interna spaco de oblonga tegmentohava konstruaĵo. La esenca avantaĝo de tiu konstruformo estas la ebleco kovri grandajn konstruaĵojn sen tro kompliki la konstruadon de la tegmento. Tial navojn vaste uzis helenaj, pra-egiptaj, romiaj kaj mezepokaj arkitektoj. Sed ankaŭ en la arkitekturo de la moderna epoko troveblas konstruaĵoj, kiuj estas dispartigitaj je navoj, ekzemple stacidomoj, fabrikoj kaj bazarejoj. Unu el la supozoj pri la deveno de la vorto konsideras la similecon kun inversigita ŝipo (latine: navis). Se la portantaj konstrueroj de la tegmento estas videblaj, la volbita plafono de preĝeja navo fakte ofte similas al la interno de tradicia ligna ŝipo. Supozeblas eĉ pli frua origino: en la pragreka lingvo naos signifas "loĝejo de la dioj" (nocio uzata por la interna spaco de templo) dum alia skribo-variaĵo estas naus, tio estas ŝipo. La nocio gravas speciale, se oni parolas pri historiaj (precipe kristanaj) preĝejoj. Tie la navo estas tiu spaco, kiu etendiĝas de la enirejo ĝis la korusejo, inter du paralelaj murojkolonaroj.

Laŭ Francisko Azorín navo estas La libera spaco de konstruaĵo inter du kontraŭaj muroj, aŭ kolonaroj.[1] Li indikas etimologion el la sanskrita naŭ, el kelta nauf, el greka naos kaj de tie la latina naos, navis. Kaj li aldonas la terminojn meza navo, centra navo, flanka navo kaj fasada navo.[2]

  1. Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝoj 148-149.
  2. Azorín, samloke.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne