Ĉi tiu artikolo temas pri germandevena ideologio ankaŭ nomata "nacia socialismo". Por malpli ekstrema ideologio kaj emo opinii nacion socia fundamentaĵo rigardu la paĝon Naciismo. |
Naziismo | ||
---|---|---|
politika ideologio | ||
faŝismo • antisemitismo • ethnic supremacism | ||
Komenco | 1920 vd | |
Fino | 8-a de majo 1945 vd | |
Nacisocialismo, nacia socialismo aŭ naziismo (derivita de la esperantigo "nazio" de la germanlingva mallongigita slangeca formo nazi [náci] = nacisocialisto) estas oficiala ideologio de Germanio kaj ĝia reganta partio en la jaroj 1933-1945. La partio de la germana naziismo nomiĝis Nacisocialisma Germana Laborista Partio.
La vorto nacisocialismo (nacia socialismo) estis oficiala nomo de la doktrino, kiu baziĝis sur naciismo kaj, almenaŭ en siaj fruaj jaroj, socialisma populismo direktita al firmigo kaj protekto de rajtoj de laboristoj. Tiu lingvouzo daŭras en la (ekde 1990) unuigita Germanio. En GDR oni ĝenerale parolis pri "faŝismo" aŭ "hitler-faŝismo"; la vorto nacisocialismo estis citita kiel mempriskibo de la nazioj, ĉar la Demokratia Respubliko estis socialisma lando, kiu volis distanciĝi de nacisocialismo. Aliflanke, marksismo intence ne distingis inter faŝismo kaj naziismo, kvankam ekzistas bonaj kialoj por tia distingo, ekzemple, faŝismo ne nepre favoras rasismon kaj eŭgenikon.