La 'Ndrangheta estasmafia organizaĵo kies bazo estas en la itala regiono nomita Kalabrio. Ĝi estas tre aktiva en la sektoroj de vendado de drogoj (narkotaĵoj) kaj de recikligo de mono akirita kontraŭleĝe (krime) .
La Ndrangheta havas tre grandan influon sur la socio de Kalabrio.
Malgraǔ, ke ne estas tiel konata kompare kun la siciliaLa Cosa Nostra kaj nomata kiel dua kategoria kompare kun la napolacamorra aŭ apuliaSacra Corona Unita tamen en la 90-aj jaroj de la 20a jc kaj komence de la 21a jc ĝi fariĝis la plej potenca krima organizaĵo en Italio. La Ndrangheta agas sendepende de la siciliamafio, sed de tempo al tempo ili kunlaboras pro la geografia proksimeco de Sicilio kaj Kalabrio.