Ne-perioda kometo

Oni difinas kiel ne-periodan kometon tiujn kometojn kiuj havas orbitan periodon pli grandan ol 200 jaroj. Oni inkludas en ĉi kategorio tiujn kometojn kiuj nur transiras la sunsistemon unufoje. Normale temas pri kometoj kun preskaŭ parabola orbito kiuj, se ili iam revenos en la sunsistemon, revenos post miloj da jaroj. (Notu ke iuj uzas la terminon "ne-perioda kometo" por tiuj kometoj kiuj neniam revenos en la sunsistemon.)

La oficialaj nomoj de la kometoj komenciĝas per "C". Jen parta listo de la ne-periodaj kometoj kiuj iam aperis en la Sunsistemo:


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne