Neal Town Stephenson (naskiĝis la 31-an de oktobro, 1959 en Fort Meade) estas usona sciencfikcia verkisto. Liaj romanoj estas diverse klasifikitaj kiel sciencfikcio, historfikcio, ciberpunko, kaj eĉ "postciberpunko."
Stephenson esploras en siaj verkoj temojn kiel matematikon, ĉifrikon, filozofion, moneron, kaj la historio de la scienco. Li ankaŭ skribas ne-fikciajn artikolojn pri teĥnologio en eldonaĵoj kiel Wired. Li ankaŭ skribis romanojn kun sia onklo, George Jewsbury ("J. Frederick George"), sub la kolektiva pseŭdonimo Stephen Bury.
Li studis fizikon kaj geografion en Bostona Universitato. Li loĝas en Seattle.