Nederlanda Lingvo-Unio | ||
---|---|---|
Nederlandse Taalunie | ||
Oficejoj de la Nederlandse Taalunie, Den Haag, Nederlando | ||
lingvoreguliganto | ||
Komenco | 9-an de septembro 1980 | |
Geografia situo | 52° 4′ 58″ N, 4° 18′ 27″ O (mapo)52.0826521002844.3073706590124Koordinatoj: 52° 4′ 58″ N, 4° 18′ 27″ O (mapo) | |
Lando(j) | Nederlando • Belgio • Surinamo vd | |
Sidejo | Hago, Nederlando Bruselo, Belgio | |
Adreso | Paleisstraat 9 Den Haag | |
Poŝtkodo | 2514 JA | |
| ||
Estr(ar)o | Kris Van de Poel | |
Membroŝtatoj | 2 (plus 1 asocia membro) | |
Lingvoj | ||
Posedatoj | Taalunieversum (en) vd | |
Retejo | taalunie.org taalunieversum.org | |
La Nederlanda Lingvo-Unio (nederlande Nederlandse Taalunie) estas organizaĵo pri la politiko kaj scio rilate al la nederlanda lingvo kiu estis fondita en 1980 de la nederlanda kaj belga registaroj cele al komuna politiko en la kampo de la nederlanda lingvo kaj literaturo en Nederlando, Flandrio (Belgio) kaj Surinamo.
La Taalunie ankaŭ kunlaboras en diversaj lokoj kun la kariba Nederlando[1].
Ĝia ĉefa celo estas zorgi pri la unueco de la nederlanda lingvo, konsilante la registarojn de la diversaj landaj kaj regionaj membroj. Surinamo ekde 2005 estas asocia membro de la akademio.
Grava atingo de la Nederlanda Lingvo-Unio estas la modifo de la nederlanda ortografio en la jaro 1995. Tiucele ĝi eldonis vortliston de la nederlanda lingvo, ankaŭ konata kiel "La verda libreto" (nl:"Het Groene Boekje").