Nederlanda pentrarta orepoko estas la pentrarto de la Ora jarcento de Nederlando, nome periodo de la historio de Nederlando ĉirkaŭ la 17a jarcento,[1] dum kaj post la lasta parto de la Okdekjara Milito (1568–1648) por la sendependo de Nederlando.
La nova Nederlanda Respubliko estis la plej prospera lando en Eŭropo kaj estis hegemonia en Eŭropo por komerco, scienco, kaj arto. La nordaj nederlandaj provincoj kiuj formis la novan ŝtaton estis tradicie malpli gravaj por artaj centroj ol urboj en Flandrio sude. La agitigo kaj grandskalaj transigoj de loĝantaroj pro la milito, kaj la akra rompo disde la malnovaj monarkiaj kaj katolikaj kulturaj tradicioj, okazigis, ke la nederlanda arto devis reinventi sin mem. La pentrado de religiaj temoj ege malpliiĝis, sed granda nova merkato por ĉiuj aliaj tipoj de nereligiaj temoj kreskiĝis.
Kvankam la Nederlanda pentrarta orepoko estas plej ofte inkludita en la ĝenerala eŭropa periodo de Baroka pentrarto, kaj ofte montras multajn el ties trajtoj, ĉefe malhavas la idealigon kaj emon al splendo tipa de plej baroka verkaro, kiel tiu de la flandraj najbaroj. Plej verkoj, kiel tiu laŭ kiuj la periodo estas plej bone konata, spegulas la tradiciojn de detalema realismo heredita el la Flandraj Primitivuloj.
Distingiga trajto de la periodo estas la fekundeco de diversaj pentro-ĝenroj,[2] kaj la majoritato de artistoj produktis la kernon de sia verkaro ene de unu el tiuj. La pinto de tiu specializigo okazis en la finaj 1620-aj jaroj, kaj la periodo el tiam ĝis la Francia invado de 1672 estas la kerno de la Nederlanda pentrarta orepoko. Artistoj pasigis plej el siaj karieroj pentrante nur portretojn, ĝenrismajn scenojn, pejzaĝojn, maraĵojn kaj ŝipojn, aŭ aĵpentraĵojn, kaj ofte ene de partikulara sub-tipo ene de tiuj kategorioj. Multaj el tiuj tipoj de teoj estis novaj en la pentrarto de Okcidento, kaj la maniero laŭ kiu nederlandanoj pentris ilin en tiu periodo estis decidiga por ties estonta disvolvigo.