Nederlando en la Vintra Olimpiko 1998 | ||||
Vintra Olimpiko 1998 en Nagano | ||||
Flagtenanto: | Carla Zijlstra (malfermo) Gianni Romme (fermo) | |||
Sportistoj | 22 en 3 fakoj | |||
Medaloj rango: 6 |
Oro 5 |
Arĝento 4 |
Bronzo 2 |
Sume 11 |
La nederlanda teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 1998 en Nagano havis 22 sportistojn. Ili partoprenis en 3 fakoj. Flagtenanto de la nederlanda teamo estis Carla Zijlstra dum la malferma ceremonio respektive Gianni Romme dum la ferma. La sportistoj atingis 5 orajn, 4 arĝentajn kaj 2 bronzajn medalojn. Sume la teamo en la Olimpiko havis la 6-an rangon. Kunordigis la teamon la landa olimpika komitato, ekde la jaro 1993 oficiale nomata Nederlanda Olimpika Komitato*Nederlanda Sporta Federacio.
Historie, la nederlandanoj inkluzive de tiu olimpiko gajnis medalojn nur en sketado: el la 58 nederlandaj "vintraj" olimpiaj medaloj gajnitaj ekde la unua nacia partopreno en la Vintra Olimpiko 1952, 55 estis atingitaj en rapid-sketado kaj 3 pliaj en arta sketado. Por trejnado de alpa skiado la relative senmonta teritorio de Nederlando fakte ne taŭgas, sed ankaŭ pri ekzemple glacihokeo aŭ skikurado ne ekzistas fortaj tradicioj, dum historie renomas kaj tre atentatas konkursoj de - aparte longdistanca - rapid-sketado sur la landaj akvovojoj.
La kvin orajn medalojn en la Olimpiko de 1998 atingis: