Negu Gorriak [nEgu gor:Iak] ("Ruĝaj Vintroj") estas eŭska plurĝenra grupo, kies unua albumo eliris en 1990. La membroj de la grupo antaŭe ludis en la grupo Kortatu. Iliaj kantoj kutime havas tekstojn en la eŭska lingvo, kiuj montras fierecon pri la eŭska identeco kaj estas ĝenerale politikaj kaj maldekstraj. Ili estas konsiderataj unu el la plej gravaj eŭskaj rokgrupoj.