Nejdek

Tiu ĉi artikolo temas pri urbo en distrikto Karlovy Vary. Pluaj signifoj estas indikitaj en paĝo Nejdek (apartigilo).
Nejdek
germane Neudek
urbo
Placo de Karolo la 4-a
Flago
Blazono
Oficiala nomo: Nejdek
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Regiono Karlovy Vary
Distrikto Distrikto Karlovy Vary
Administra municipo Nejdek
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio
Montaro Ercmontaro
Situo Nejdek
 - alteco 568 m s. m.
 - koordinatoj 50° 19′ 21″ N 12° 43′ 46″ O / 50.32250 °N, 12.72944 °O / 50.32250; 12.72944 (mapo)
Areo 52,27 km² (5 227 ha)
Loĝantaro 7 785 (2024)
Denseco 148,94 loĝ./km²
Unua skribmencio 1340
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 362 21
NUTS 3 CZ041
NUTS 4 CZ0412
NUTS 5 CZ0412 555380
Katastraj teritorioj 10
Partoj de urbo 10
Bazaj setlejunuoj 16
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Situo enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Nejdek
Retpaĝo: www.nejdek.cz
Portalo pri Ĉeĥio

Nejdek (germane Neudek) estas urbo de Ĉeĥio, en Regiono Karlovy Vary, en distrikto Karlovy Vary 15 kilometrojn nordokcidente de Karlovy Vary. La urbo troviĝas meze de masivo de Ercmontaro, ĉirkaŭita de dense arbarigitaj abruptaj deklivoj de la ĉirkaŭaj montoj, kunpremitaj en mallarĝa valo de rivero Rolava. Vivas ĉi tie 7 785 loĝantoj (2024).

La najbaraj municipoj de la setlejo estas Jindřichovice, Merklín, Nové Hamry, Hroznětín, Pernink, Nová Role, Božičany, Smolné Pece, Děpoltovice, Černava, Vysoká Pec kaj Šindelová.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne