Neknekulo estas junulo kiu nek studas nek laboras. Ĉi-tiu termino egalas al la angla akronimo NEET (Not in education, employment, or training). La akronimo NEET estis unue uzata en la Unuiĝinta Reĝlando, sed ĝia uzo disvastiĝis al aliaj landoj kiuj inkluzivas Japanion, Sud-Koreion, kaj Tajvanon.
En la Unuiĝinta Reĝlando, la kategorio enhavas homojn kiuj aĝas de 16 ĝis 24; La subgrupo de neknekuloj kiuj aĝas 16-18 estas ofte de aparta fokuzo. En Japanio, la kategorio enhavas homojn kiuj aĝas 15-34 kaj nek laboras, nek dommastrumas, nek estas aliĝitaj en lernejo aŭ labor-rilata trejnado, kaj ne serĉas laboron.
La OECD uzas ĝin kiel indikilon por klasifiki junulojn el diversaj landoj kiuj ne estas en edukado, trejnado aŭ laborado. En 2024 Rumanio estis la lando en Eŭropa Unio kie estas plej multaj neknekuloj[1].