Nelson Algren | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 28-an de marto 1909 en Detrojto | ||||
Morto | 9-an de majo 1981 (72-jaraĝa) en Nov-Jorko | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Ŝtataneco | Usono ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Ilinojso ĉe Urbana-Champaign Theodore Roosevelt High School (en) ![]() UIUC College of Media (en) ![]() ![]() | ||||
Familio | |||||
Amkunulo | Simone de Beauvoir ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto romanisto ![]() | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Never Come Morning vd | ||||
| |||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Nelson ALGREN, verkadnomo de Nelson Ahlgren Abraham (Detroit, Miĉigano, 28a de marto 1909 - Sag Harbor, Novjorkio, 9a de majo 1981) estis usona verkisto, judo kaj komunisto. Li estis la unua verkisto kiu ricevis la premion National Book Award, en 1950 pro la romano L'Homme au bras d'or (La orbrakulo, 1949).
Lia intereso por la malhelo de la usona socio havigis al li el FBI dosieron de 500 paĝoj, sed neniu preciza atestilo de revolucia karaktero de liaj verkoj okazigis al li verajn problemojn. En Francio, li kontaktis kun la etoso de ekzistadismo fare de Simone de Beauvoir kiun li renkontis ĉirkaŭ 1947, al kiu li dediĉis La varma strato. Kun ŝi, li havis dum pli ol 15 jaroj pasian rilaton rakontita de ŝi en Les Mandarins en 1954. El tiu rilato naskiĝis grava korespondado. La leteroj de Simone de Beauvoir (pli ol 300) estis publikitaj de Sylvie Le Bon de Beauvoir, sed ŝi ne havis rajtigon por traduki kaj publikigi tiujn de Nelson Algren. Simone de Beauvoir estis entombigita havante la ringon donacitan de Nelson Algren ĉirkaŭ sia fingro.