Nengatua lingvo, Moderna Tupia lingvo | |
ñe'engatú | |
![]() | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Língua Geral | |
Parolata en | Brazilo, Kolombio, Venezuelo |
Parolantoj | 3,000 (Brazilo, 1 998), 30,000 (Kolombio), 2,000 (Venezuelo) |
Skribo | Latina alfabeto |
Lingvistika klasifiko | |
Amerinda (areo)
| |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | tup |
ISO 639-3 | yrl |
Glottolog | nhen1239 |
Angla nomo | Nheengatu |
Franca nomo | nheengatu |
ISO 639-3 yrl | Nhengatu |
La Nengatua Lingvo (ofte literumita nheengatu, kiu laŭ la tupia signifas "bona lingvo"; aŭ portugale nomita per língua geral da Amazônia kaj língua geral amazônica, ambaŭ el kiuj signifas "Amazonia Ĝenerala Lingvo"; aŭ eĉ latine per lingua brasilica, kiu signifas "Brazila Lingvo") estas Amerikaindiĝena lingvo en la Tupi-Gvarania sub-familio.
Ĝi estas aktuale parolata de ĉirkaŭ 30 000 homoj en la regiono Supra Rio Negra de la ŝtato Amazonio, en la Brazila Amazono, kaj en najbaraj partoj de Kolombio kaj Venezuelo. Ĝi estas la indiĝena lingvo de la rura (malurba) loĝantaro de tiu areo, kaj ĝi estas ankaŭ uzata kiel komuna lingvo de komunikado inter indianoj kaj ne-indianoj, kaj inter indianoj de malsamaj triboj. Ĝia uzo estas ankaŭ rimedo por iuj el la aŭtoktonaj popoloj, kiuj jam perdis siajn originalajn lingvojn por atesti sian etnan identon, kiel ĉe la Baré-oj, la Arapaço-j, kaj aliaj.
En 2003, ĝi gajnis la statuson oficiala lingvo flanke de la Portugala en la municipo São Sankta Gabrielo da Cachoeira, kiu estas pli granda ol kelkaj usonaj ŝtatoj, sed maldense priloĝata.