Neo (planlingvo)

Pri la aliaj signifoj de NEO rigardu en NEO.


Neo estas planlingvo proponita de la italdevena belgia diplomato Arturo Alfandari (1888-1969) en 1961. La lingvo Neo baziĝis sur Esperanto, Ido, Interlingvao (Interlingua) kaj Novial, kvankam Alfandari aldonis elementojn el la angla, la franca, germana kaj rusa. Estas eĉ ebla influo de Volapuko: Nederlando estas "Nedo" kaj nederlanda lingvo estas "nedal". Oni povas rigardi ĝin kiel kompromisplanlingvon el ĉiuj tiuj lingvoj.

Tamen, li faris kelkajn pliajn paŝojn, reduktante la uzon de komencaj kaj finaj silaboj, kaj elpensante enkonstruitan vortprovizon. Radikaj vortoj estis faritaj kiel eble plej mallongaj, do aŭtomate substekante ritmon kaj artikulacion, sed foje, kiel ĉe Volapuko, koste de facila rekono de vortsignifoj.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne