Nestoparazitoj (ankaŭ nomataj kovoparazitoj aŭ ovoparazitoj) estas bestoj, kiuj utiligas neparencajn individuojn por prizorgi kaj kreskigi sian idaron. La “anstataŭaj gepatroj” povas aparteni al la sama bestospeco (propraspeca aŭ “intraspecia” nestoparazitismo) aŭ al malsama (fremdspeca aŭ “interspecia” nestoparazitismo). La nestoparazita strategio estas speco de ŝtelparazitismo, t.e. en ĝi temas pri “ŝtela” akiro de vivrimedoj perlaboritaj de aliaj individuoj. Tio liberigas la parazitajn gepatrojn de investo de energio por kreskigi la idaron kaj konstrui neston kaj tiel permesas ilin dediĉi sian tempon al manĝado, produktado de idaro, kaj aliaj agadoj.