Netvibo estas franca retportalo (ankaŭ esperantlingva) personigebla, mens-trafa ekzemplo pri tio, kion oni nomas reto 2.0. Ĝi estas retgvatejo, tio estas, ĝi ebligas gvatadi aktualaĵojn el preferataj retejoj kiuj proponas abonrilateblon. Ĝin lanĉis la 15an de septembro 2005 samnoma ekfirmao situanta en Parizo kaj en Londono. Ĝin fondis la francoj Tariq Krim kaj Florent Frémont. De junio 2006, Pierre Chapaz, fondinto de Kelkoo, kunestras la entreprenon kun Tariq Krim.