|
Tiu ĉi artikolo pritraktas unu el pluraj samnomaj urboj kun la germanlingva nomo Neustadt ("nova urbo") en Mezeŭropo. Pri la aliaj samnomaj urboj - cetere ekzistas formala komuna asocio de ĉiuj tiuj urboj - vidu la apartigilon Neustadt.
|
Neustadt en Saksio (germane Neustadt in Sachsen) estas urbo de Germanio, kiu situas en la federacia lando Saksio inter la Elba Grejsmontaro kaj la Luzacia Montaro. Fine de la jaro 2022 la komunumo havis 11 888 loĝantojn. Ekde la 1-a de aŭgusto 2008 la komunumo estas parto de la distrikto Saksa Svislando-Orienta Ercmontaro (Sächsische Schweiz-Osterzgebirge). Ĝis la 31-a de julio ĝi apartenis al la distrikto Sächsische Schweiz, kiu kunfandiĝis kun la iama distrikto Distrikto Weißeritz al la nova distrikto Sächsische Schweiz-Osterzgebirge.