Ne konfuzenda kun Nepala lingvo.
Nepala lingvo नेपाल भाषा Nepâlbhâsa | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
Newari-Thangmi | |
Parolata en | Nepalo, Barato |
Parolantoj | 1 000 000 |
Denaskaj parolantoj | 1 miliono |
Skribo | nagario, Ranjana |
Lingvistika klasifiko | |
Genetika klasifiko:
Ĉinotibeta | |
Lingva statuso | 3 sendube endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | new |
ISO 639-3 | new |
SIL | NEW |
Glottolog | newa1247 |
Angla nomo | Newar |
Franca nomo | newari |
La nevara lingvo, oficiale konata en Nepalo kiel नेपाल भाषा (Nepāl bhāsā) aŭ nepalbasa lingvo [1], estas unu el la ĉ. 500 ĉinotibetaj lingvoj parolata de la nevaroj, la indiĝenaj loĝantoj de la Katmandua Valo kaj ĉirkaŭaj regionoj (Provinco Bagmati) en Nepalo. Ĝi ankaŭ ofte nomiĝas 'Newar aŭ Newari. Newah Bhaaye estas la esprimo uzata por la nepalbasa fare de ĝiaj denaskaj parolantoj. La tuta nombro de parolantoj de la nepalbasa estas ĉ. 850 000 homoj, inkluzive de 825 000 homoj en Nepalo.(2001, censo) kaj en Barato ĉ. 14 000 homoj (2007, takso).
La nepalbasa apartenas al la tibetobirma grupo de lingvoj. Ĝi estas la sola tibetbirma lingvo skribita per la nagaria alfabeto. Oni ne konfuzu ĝin kun la nepala lingvo, la nuna oficiala lingvo de Nepalo, kiu apartenas al la hindarja lingvaro.