Niccolo de Conti

Niccolo de Conti
Persona informo
Niccolò dei Conti
Naskiĝo 1-an de januaro 1395 (1395-01-01)
en Chioggia
Morto 1-an de januaro 1469 (1469-01-01) (74-jaraĝa)
en Venecio
Lingvoj itala vd
Ŝtataneco Venecia respubliko Redakti la valoron en Wikidata vd
Profesio
Okupo esploristo Redakti la valoron en Wikidata vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Niccolo de ContiNiccolò de' Conti (ĉ. 1395–1469)[1] estis itala komercisto kaj esploristo, naskiĝinta en Chioggia, kiu veturis al Hindio kaj Sudorienta Azio, kaj eble al Suda Ĉinio, dum la komenco de la 15a jarcento. Li estis unu el la homaj fontoj uzitaj por krei la mapon de 1450 de Fra Mauro, kiu indikis ke estas marvojo el Eŭropo ĉirkaŭ Afriko al Hindio.

De' Conti eliris el Venecio ĉirkaŭ 1419 kaj establis sin en Damasko, Sirio, kie li studis araban. Dum periodo de ĉirkaŭ 25 jaroj, li veturis kiel komercistoj al nombraj lokoj en Azio. Lia familiareco kun lingvoj kaj kulturoj de la Islama mondo ebligis lin veturi al multaj lokoj, pere de ŝipoj posedataj de islamak komercistoj.

La veturoj de De' Conti sekvis la periodon de la rilatoj de Timur kun Eŭropo.[2] Ili okazis ankaŭ ĉirkaŭ la sama epoko kaj en la samaj lokoj kiel la ĉinaj ekspedicij de la admiralo Ĉeng He. Liaj rakontoj estas samtempaj, kaj iomete pli fidindaj ol tiuj de la ĉinaj verkistoj kiuj estis sur la ŝipoj de Ĉeng He, kiel Ma Huan (kiu verkis en 1433) kaj Fei Xin (kiu verkis ĉirkaŭ 1436).

  1. Surdich (1983)
  2. The Cambridge history of Iran William Bayne Fisher, Peter Jackson, Laurence Lockhart p.375ff [1] Konsultita la 6an de februaro 2018.

From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne