Nicholas Winton

Nicholas Winton
Persona informo
Naskonomo Nicholas George Wertheim
Naskiĝo 19-an de majo 1909 (1909-05-19)
en Hampstead
Morto 1-an de julio 2015 (2015-07-01) (106-jaraĝa)
en Slough
Mortokialo Korinfarkto Redakti la valoron en Wikidata
Lingvoj angla
Ŝtataneco Unuiĝinta Reĝlando (Britio)
Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando (1801–1922) (–1927) Redakti la valoron en Wikidata
Alma mater Stowe School (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Familio
Infano Barbara Winton (en) Traduki Redakti la valoron en Wikidata
Okupo
Okupo business broker (en) Traduki
militisto
rezistobatalanto
filantropo
bankisto
humanitaristo Redakti la valoron en Wikidata
TTT
Retejo https://www.nicholaswinton.com/
vdr
Sinjoro Nicholas Winton en Prago, 2007
La grupo de "la infanoj" de Nicholas Winton, dum la jaro 2007
Nicholas Winton en oktobro de 2007.

Sinjoro Nicholas WINTON (naskiĝis la 19-an de majo 1909, mortis la 1-a de julio 2015) estis brito, kiu organizis la savon de 669 judaj infanoj el Ĉeĥoslovakio antaŭ la komenco de la dua mondmilito.

Li organizis ilian transporton per ok trajnoj de Prago al Londono. La naŭa kaj plej grava konvojo neniam povis eliri el la stacidomo de Prago pro la komenco de la milito la 3-an de septembro 1939. La 250 infanoj, kiuj devintus foriri per ĝi, ĉiuj malaperis. Tiu heroa gesto restis nekonata dum duona jarcento ĝis 1988. Dum 50 jaroj la infanoj ne sciis, kiu savis ilin. La afero konatiĝis nur kiam lia edzino Greta malkovris ledan tekon en subtegmentejo, enhavanta libron kun listo de la infanoj kaj leteroj de iliaj gepatroj.

Nicholas Winton estis nobeligita de la reĝino Elizabeto la 2-a en decembro 2002 pro servoj al homaro.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne