Nick Jonas | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Nick Jonas | |||||
Naskonomo | Nicholas Jerry Jonas | ||||
Naskiĝo | 16-an de septembro 1992 (32-jaraĝa) en Dallas | ||||
Religio | katolikismo vd | ||||
Lingvoj | angla vd | ||||
Loĝloko | Wyckoff vd | ||||
Ŝtataneco | Usono ![]() | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Kevin Jonas (en) ![]() ![]() ![]() ![]() | ||||
Edz(in)o | Prijanka Ĉopra (2018–) ![]() | ||||
Amkunulo | Miley Cyrus (2006–2008) Selena Gomez (2008–2009) Delta Goodrem (2011–2012) Olivia Culpo (en) ![]() ![]() | ||||
Infanoj | 1 | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Nick Jonas vd | ||||
Okupo | aktoro komponisto kantaŭtoro kantisto ![]() | ||||
Aktiva dum | 2002– vd | ||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Nicholas "Nick" Jerry JONAS (naskita la 16-an de septembro 1992 en Dallas, Teksaso) estas usona aktoro, kantisto-kantverkisto kaj komponisto [1].
Li ankaŭ estas la plej juna membro de la populara poproka knabobando Jonas Brothers, formita en 2005 kun liaj pli maljunaj fratoj Joe kaj Kevin [2][3][4]. La grupo dissolviĝis en oktobro 2013 kaj reunuiĝis en februaro 2019 [5].
Li ankaŭ estas la ĉefkantisto de la grupo Nick Jonas & the Administration, kaj publikigis sian unuan albumon la 2-an de februaro 2010 [6].
Li havis la rolon de Nick Lucas en la serio JONAS kiu kuris en Disney Channel. Ĉi tie li ludas kune Kevin, Joe kaj Frankie. De 2014 ĝis 2017 li rolis kiel miksita luktosportisto en la usona televidserio Kingdom.