Nicolas Dupont-Aignan (kelkfoje kromnomita « NDA ») estas franca politikisto, naskiĝinta la 7-an de marto 1961, en la 15-a arondismento de Parizo.
Ano de Kuniĝo Por la Respubliko (RPR), de Kuniĝo por Francio kaj Sendependeco de Eŭropo (RPF), de Unuiĝo por Popola Movado (UMP), kiun li forlasis por fondi novan partion, Ekstaru La Respubliko (DLR), li estas urbestro de Yerres (Essonne) de 1995 kaj deputito de 1997 ĝis 2024. Li elektis «ne» al la franca referendumo de 2005 pri la traktato stariganta konstitucion por Eŭropo kaj provis poste kandidatiĝi por la prezidanta baloto de 2007.
Ekde sia eliro el Unuiĝo por Popola Movado (UMP) en januaro 2007, li sidis ĝis 2024 en la nacia Asembleo kiel «nealiĝinta» deputito. Li estas prezidanto de Ekstaru La Respubliko (DLR), politika partio degaŭlisma, kaj kunprezidas la eŭropan partion EUDemokratoj. Kandidato en la prezidenta baloto de 2012, li ricevis 1,79 % de la esprimitaj voĉoj, en 2017 ricevis 4,07 % kaj en 2022 2,06 % de la esprimitaj voĉoj.