Nicole Hohloch | |
---|---|
![]() | |
Persona informo | |
Naskonomo | Nicole Hohloch |
Aliaj nomoj | Nicole |
Naskiĝo | 25-an de oktobro 1964 (60-jaraĝa) en Sarbruko |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Germanio ![]() |
Okupo | |
Okupo | kantisto komponisto diskografa artisto DJ producer (en) ![]() ![]() |
TTT | |
Retejo | https://nicole-4-u.de |
Nicole Seibert, naskiĝis kiel Nicole Hohloch, artistonomo: Nicole (n. en Saarbrücken la 25-an de oktobro 1964) estas germana kantistino. Antaŭ ĉio ŝi estas konata pro la kanto Ein bißchen Frieden (Iom da paco), per kiu ŝi en 1982 gajnis dum la Eŭrovido-Kantokonkurso.
Nicole, jam dum sia lerneja tempo, okulfrapis per regula kantado je lernejo- kaj entreprenofestoj. En 1980 ŝi estis malkovrita, dum serĉado de talentuloj, kaj akiris disko-kontrakton. En 1981 ŝi havis en Germanio la unuan furorkanton per la kanto Flieg nicht so hoch, mein kleiner Freund (Ne flugu tiel alta, mia eta amiko).
Je la 24-a de aprilo 1982 ŝi gajnis, kiel unua germana kantisto, la Eŭrovido-Kantokonkurson. En la konkurso ŝi ankoraŭ estis 17-jara, do aparte juna, kaj sur la scenejo aspektis fragila, kio bone harmoniis kun la pledo pri paco. La disko aperis en sep lingvoj, kaj oni vendis en Eŭropo pli ol 4 milionojn de ĝi.
En 1984 Nicole edziniĝis al Winfried Seibert kun kiu ŝi havas filinon Marie Claire.