La Nigra kvadrato estas pentraĵo de Kazimir Maleviĉ ekspoziciita unuafoje en 1915. Ĝi estas konsiderata tre grava verko de la pentroarto de la 20-a jarcento. La bildo estas pentrita per oleo sur tolo kaj grandas 79 x 79 centimetrojn. Ĝi troviĝas en la Tretjakova galerio de Moskvo. En 1923 Maleviĉ pentris alian pentraĵon kun la motivo de la nigra kvadato. Ĝi troviĝas en la Rusa Muzeo de Sankt-Peterburgo.