Aviad-registrilo, ofte nomata nigra skatolo, estas aparato en aviadilo, kiu dum la flugado registras informojn utiligeblajn en la okazo de akcidento. Malgraŭ sia kromnomo tiaj aparatoj estas ne nigraj, sed brile oranĝ-koloraj, por faciligi ilian trovadon.
Ekzistas du specoj de registrilo:
la flugdatenan registrilon (angleflight data recorder, FDR), kiu registras teĥnikajn datenojn pri la aviadilo, ekz. flugrapidon, alton, direkton, vertikalan akcelon, laŭaksan angulon;
la stirejan son-registrilon (anglecockpit voice recorder, CVR), kiu registras sonojn en la stirejo. Konforma al la angla esprimo ĝi foje estas nomata voĉ-registrilo, kvankam ĝi registras ne nur voĉojn.
La du aparatoj povas esti kombinitaj en unu skatolo.
La reguloj pri la devo havi tiajn registrilojn varias laŭ landoj. En Usono de 2014 aviadilo devas havi ilin, se
ĝi havas almenaŭ 20 pasaĝerajn lokojn, aŭ
ĝi havas almenaŭ 6 pasaĝerajn lokojn, bezonas du stiristojn kaj havas turbo-ŝargitajn motorojn.