![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Nigra anaso
| ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Anas sparsa (Eyton, 1838) | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Nigra anaso aŭ Afrika nigra anaso (Anas sparsa) estas specio de anaso de la tipa genro Anas de centra kaj suda Afriko. Ĝi estas genetike plej proksima al la grupo de la Platbeka anaso (Johnson & Sorenson, 1999), sed montras kelkajn partikularaĵojn laŭ kutimaro (Johnson et al., 2000) kaj (se povas esti bone vidata) plumaro; laŭ tio ĝi estis klasata en la unuspecia subgenro Melananas[1] pendante el plua studado.
La populacio de Gabono kaj de Kameruno ŝajne estas aparta subspecio nome maclatchyi, sed dubinde valida. Krom tio, oni agnoskas plej ofte la jenajn du subspeciojn:
La Nigra anaso estas tute nigreca anaso kun tre kontrastaj blankaj markoj en sia dorso. La kruroj estas flavecaj. Klara distingilo estas la tre brilblua speguleto kun larĝaj nigraj bordoj ambaŭflanke kaj plia blanka bordo antaŭe. Junuloj aŭ inoj estas pli malhelbrunecaj kun blanka bekobazo. La idoj havas blankan vangon. Ĝi estas mezgranda anaso kaj ambaŭ seksoj estas similaj laŭ grando, sed se vidataj en paroj, la masklo estas rimarkinde pli granda.
Temas pri tre timida kaj teritoriema anaso. Ĝi estas kutime vidata en paroj aŭ malgrandaj aroj. Ili reproduktiĝas la tutan jaron en diferencaj areoj. La kovado daŭras 30 tagojn kaj estas farata de la patrino; la idozorgado daŭras pliajn 86 tagojn kaj estas farata ankaŭ nur de la patrino. La ovaro kvantas el 4 al 8 ovoj.
Kvankam ĝi ŝatas resti en riveroj kaj rojoj dumtage, ĝi preferas grandajn malfermajn akvejojn dumnokte. Tiu anaso ŝatas akvejojn en arbaraj montetoj de Afriko kaj ŝatas ankaŭ kaŝi siajn nestojn ĉe fluanta akvo. La Nigra anaso faras sian tasforman neston el lignorubo kaj interplektitaj herboj. Kvankam ĝi konstruas sian neston ĉe fluanta akvo, ĝi estas ĉiam super la inunda nivelo kaj surgrunde.
Ili manĝas larvojn kaj pupojn kutime troviĝintajn sub rokoj, akvajn bestetojn, plantomaterialon, semojn, malgrandajn fiŝojn, helikojn kaj krabojn.