Nigra humuro estas humuro, kiu en satira, moka aŭ senrespekta maniero traktas temojn kutime rigardatajn kiel seriozaj kaj ne ŝerce traktindaj, ekzemple krimoj, malsano kaj morto, tiel ke la humura trakto al neŝerca observanto povas efiki malrespektige kaj makabre, en ekstrema kazo terurelvoke. Ofte nigra humuro fokusigas temojn aparte pridiskutatajn en la koncerna socio. Nigraj humuraĵoj ofte uzas paradoksajn retorikajn teĥnikojn.
Ne malofte nigraj humuraĵoj iĝas la temo de akraj sociaj konfliktoj, kies luktantoj malsamopinias pri la demando ĉu estas morale permesate ridindigi tiun aŭ jenan seriozan temon aŭ ĉu ne. Aparte tiaj konfliktoj fortas rilate al religiaj, seksaj kaj tragikaj temoj.
En nigra komedio estas kutime elementoj de ironio aŭ eĉ fatalismo, kaj oni ne konfuzu ĝin kun kruda komedio, kiu ĉefe celas ŝoki la publikon; aŭ rompante la tabuon, faru malĝentilajn ŝercojn. Inter la plej ofte portretitaj temoj en nigra humuro estas gravaj temoj, kiel ekzemple morto, malsano, milito, malriĉeco, memmortigo, rasismo kaj seksperforto.
Nigraj humuraĵoj bone ilustras la opinion esprimitan fare de la psikiatro kaj psikoterapiisto Sigmund Freud, ke ŝercoj interalie estas uzataj kiel ventilo por ebligi publikan trakton de socie tabuigitaj temoj.