![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() ![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
Nigraverta pasero aŭ Saksaula pasero (Passer ammodendri) estas paseroforma birdo de la familio de paseredoj kaj tipa genro de Paseroj. Ĝi loĝas en orienta Rusio, Turkmenio, Mongolio kaj Ĉinio. Ĝi troviĝas je la Ruĝa Listo de IUCN.
Ĝi estas granda pasero 14 – 16 cm longa kaj ĉefe sablokolora birdo, kun distinga bildo de kapostrioj. Oni agnoskis tri subspeciojn, diference ĉefe pro la supra nuanco de la plumaro kaj la kapostrieco de la ino. La subspecio ammodendri loĝas okcidente de la teritorio, dum stoliczkae kaj nigricans loĝas oriente. Tiu distribuado okazigas ses disajn areojn tra Centra Azio, kie ĝi estas birdo de dezerto, kun favoraj areoj de arbustaro kiaj la saksaulo, de kio venas la nomo, ĉe riveroj kaj oazoj. Ĝi ne estas akre minacata de homa aktiveco, sed ĝi ne estas komuna kaj perdis partojn de sia teritorio pro habitatodetruo kaŭzata de agrikulturo.
Oni scias malmulte pri la kutimaro de tiu specio. Ili manĝas ĉefe semojn, kaj manĝas ankaŭ insektojn dum la reprodukta sezono. Dum reproduktado ĝi ne estas socia, sed ĝi vagadas kaj formas arojn for de la reprodukta sezono. Nestoj estas rondoformaj amasetoj de planta materialo konstruitaj en truoj, kutime en bordoj. La ino faras du ovodemetadojn de po 5 aŭ 6 ovoj kutime ĉiusezone. Maskloj kaj ino konstruas la neston kaj zorgas la ovojn kaj idojn kune.