Nikeforo la 1-a | |||||
---|---|---|---|---|---|
Bizanca imperiestro | |||||
![]() | |||||
Regado | 802 ĝis 811 | ||||
Antaŭulo | Irene de Ateno | ||||
Persona informo | |||||
Naskiĝo | 760 en Pisidio | ||||
Morto | 26-an de julio 811 en Pliska | ||||
Ŝtataneco | Bizanca imperio ![]() | ||||
Familio | |||||
Dinastio | dinastio de Nikeforo vd | ||||
Infanoj | Staŭrakio, Prokopia (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | reganto ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Nikeforos, Nikeforo, Niceforos aŭ Niceforo la 1-a, ankaŭ logothetēs tou genikou, tio estas trezorministro (greke Νικηφόρος Α΄, Nikēphoros I, "Venkoportanto"; mortis la 26an de julio 811), estis Bizanca imperiestro de 802 ĝis 811, kiam li estis mortigita en la Batalo de Pliska. Li estis trezorministro de la imperiestrino Irene, kiun li elpostenigis por farigi sin mem imperiestro. Dum sia regado ankaŭ li devis fronti ribelojn kaj diversajn rilatojn pacajn kaj militajn kun la Abasida Kaliflando de Bagdado.