Urbotipa loĝloko en Aŭtonoma Respubliko Krimeo | |||
Nikolajevko ruse Николаевка ukraine Миколаївка krime-tatare Nikolayevka | |||
fotomontaĵo
| |||
Apartenas al: | Simferopola distrikto, Nikolajevka komunumo | ||
Koordinatoj: | 44° 58′ N, 33° 36′ O (mapo)44.96472222222233.608055555556Koordinatoj: 44° 58′ N, 33° 36′ O (mapo) | ||
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~10 m | ||
Loĝantaro: | 2 675 (laŭ 2001) | ||
Poŝtkodoj: | 97546 | ||
Telefonkodo: | +380-652 | ||
Hor-zono: | UTC+3 | ||
Oficiala paĝaro nekonata | |||
| |||
| |||
Nikolajevko (ruse Николаевка, ukraine Миколаївка, krime-tatare Nikolayevka) estas urbotipa loĝloko de la Simferopola distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio). La loĝloko situas sur la okcidenta bordo de la Krimea duoninsulo ĉe la Nigra Maro, ĉirkaŭ 40 kilometrojn for de la Krimea ĉefurbo kaj estas fama kiel "plaĝo de Simferopolo".
Administre Nikolajevko estas centro de la Nikolajevka komunumo de la Simferopola distrikto; ĝi havas la statuson de urbotipa loĝloko ekde la jaro 1988. La ĉefaj aktivaĵoj de la loĝantaro (ĉ. 2,5 miloj) estas agrikulturo kaj ripoza industrio (somere). En la loĝloko estas mez-lernejo kaj kelkaj privataj ripozejoj.
Pro tio, ke Nikolajevko estas la plej proksima ĉemara loĝloko al Simferopolo, somere ĝi estas ĉiutage amase invadata de simferopolanoj ("plaĝo de Simferopolo"). Malgraŭ tio, ke iuj interesaj vidindaĵoj en la loĝloko mankas kaj la kvalito de priservado ne estas bona, ĝi daŭre estas la plej facile vizitebla ĉemara loĝloko por la loĝantoj de la Krimea ĉefurbo.
La loĝloko estas ligita al Simferopolo per busa trafiko.
La loĝlokoj de la Simferopola distrikto | |||
---|---|---|---|
Urbotipaj loĝlokoj | |||
Vilaĝoj: |
Akropolo • Aleksandrovka • Anajurto • Andrusovo • Arkadjevka • Beloglinka • Ĉajkino • Ĉajkovsko • Ĉistenko • Demjanovka • Denisovko • Divnoje • Dmitrovo • Dobro • Donskoje • Druĵno • Dubko • Fersmanovo • Fontano • Gruŝevo • Ĥaritonovka • Ivanovko • Ĵivopisnoje • Ĵuravljovka • Kamiŝinko • Kaŝtanovo • Kizilovo • Kljonovka • Klinovko • Kluĉevoje • Kluĉo • Kolĉugino • Kolodeznoje • Konstantinovko • Krasnaja Zorjka • Krasnoje • Krasnoleso • Krasnovko • Kubanskoje • Kuprino • Kurgannoje • Lazarevko • Lekarstvennoje • Lesnoselo • Levadko • Lozovo • Mazanko • Malenkoje • Meĵgornoje • Mirnoje • Moloĉno • Mramorno • Niĵnekurgannoje • Novij Mir • Novij Sad • Novoandrejevka • Novonikolajevko • Novosjolovka • Novozburjevko • Obrivo • Opuŝko • Partizansko • Peredovoje • Perevalno • Perovo • Pervomajskoje • Petropavlovko • Petrovka • Pionersko • Poĵarskoje • Privolno • Proljotnoje • Prudovoje • Ravnopolje • Radzolje • Rodnikovoje • Skvorcovo • Sofijevka • Solneĉnoje • Solovjovko • Sovĥoznoje • Spokojnoje • Storoĵevoje • Strogonovko • Suĥoreĉje • Sumskoje • Ŝafrannoje • Ŝirokoje • Teplo • Teplovka • Topolno • Triprudno • Trudolubovo • Trudovo • Ukrainko • Ukromnoje • Uroĵajnoje • Verĥnekurgannoje • Veselo • Vinnickoje • Vodnoje • Zaleso • Zareĉno | ||
Loĝloketoj |
Ajkavano • Davidovo • Ŝkolnoje |
|