Nikolaus Lenau | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Nikolaus Franz Niembsch von Strehlenau | |||||
Naskiĝo | 13-an de aŭgusto 1802 en Lenauheim, ![]() | ||||
Morto | 22-an de aŭgusto 1850 (48-jaraĝa) en Oberdöbling | ||||
Tombo | Weidling Cemetery (en) ![]() ![]() | ||||
Religio | katolika eklezio vd | ||||
Etno | aŭstroj vd | ||||
Lingvoj | germana • hungara vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstra imperio ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Vieno ![]() | ||||
Subskribo ![]() | |||||
Familio | |||||
Gefratoj | Theresia Schurz (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Nikolaus Lenau vd | ||||
Okupo | poeto verkisto poeto-juristo ![]() | ||||
Laborkampo | Poezio ![]() | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Nikolaus LENAU [NIkolaŭs lenaŭ] (naskiĝis la 13-an de aŭgusto 1802 en Csatád, tiutempe Hungario, nuntempe Lenauheim, Rumanio, mortis la 22-an de aŭgusto 1850 en Oberdöbling, nuntempe apartenanta al Vieno) estis aŭstra poeto. Lia reala nomo estis Nikolaus Franz NIEMBSCH, Edler von Strehlenau.
La lirika verkaro respegulas la profundan melankolion de la aŭtoro, lian solecon kaj lian internan maltrankvilon. Priskriboj de aŭtunaj arbaroj, pintaj rokoj, vastaj stepoj estas oftaj motivoj. Al tiu ĉi animstato certe kontribuis spertoj kiel seniluziiga vojaĝo al Usono (1832-1833) kaj la longjara malfeliĉa amo al edziniĝinta virino. Siajn lastajn ses vivojarojn Nikolaus Lenau pasigis en frenezulejo.