Nikolaus Joseph von Jacquin | |||||
---|---|---|---|---|---|
![]() | |||||
Persona informo | |||||
Nikolaus Joseph Freiherr von Jacquin Baron Nikolaus von Jacquin | |||||
Naskiĝo | 16-an de februaro 1727 en Leiden | ||||
Morto | 26-an de oktobro 1817 (90-jaraĝa) en Vieno | ||||
Lingvoj | germana vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstra imperio ![]() | ||||
Alma mater | Universitato de Lejdeno ![]() | ||||
Familio | |||||
Infanoj | Joseph Franz von Jacquin (en) ![]() ![]() | ||||
Profesio | |||||
Okupo | botanikisto ornitologo zoologo metalurgo fungosciencisto entomologo briofitologo profesoro kuracisto filikisto kemiisto esploristo fizikisto ![]() | ||||
Laborkampo | Plantoscienco, kemio kaj metalurgio ![]() | ||||
Doktoreca konsilisto | Adriaan van Royen • Gerard van Swieten vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Nikolaus Joseph Freiherr von JACQUIN Barono Nikolaus von Jacquin (naskiĝis la 16-an de februaro 1727, mortis la 26-an de oktobro 1817) estis sciencisto kiu studis medicinon, kemion kaj botanikon.
Li naskiĝis en la urbo Leiden de Nederlando; li studis medicinon ĉe la Universitato de Leiden, sed poste translokiĝis unue al Parizo kaj poste al Vieno.
Inter 1755 kaj 1759, Nikolaus von Jacquin estis sendita al Karibio kaj Centra Ameriko de Francisko la 1-a por kolekti plantojn por la Palaco Schönbrunn, kaj amasis grandan kolekton de animaloj, plantoj kaj mineralaj ekzempleroj.
En 1763, Nikolaus von Jacquin iĝis profesoro de Kemio kaj Mineralogio en Akademio de Selmec en Hungara reĝlando. En 1768, li iĝis Profesoro de Botaniko kaj Kemio kaj iĝis direktoro de la botanikaj ĝardenoj de la Universitato de Vieno. Pro sia laboro, li estis nobeligita en 1774. En 1783, li estis elektita eksterlanda membro de la Reĝa Sveda Akademio de Sciencoj. En 1806, li estis farita barono.