Nilo | |
arabe النيل, an-nīl | |
rivero | |
Agilkia, Nilo, Egiptio
| |
Deveno de nomo: "Nile" (Arabe: 'nīl) venas el greka vorto Neilos (Νεῖλος) | |
Landoj | 9
|
---|---|
Historia regiono | Antikva Egiptio |
Urboj | Jinja, Ĵubo, Ĥartumo, Kairo |
Ĉefa fontrivero | Blanka Nilo |
- situo | Ruando |
- alteco | 2 700 m |
- koordinatoj | 2° 16′ 56″ S 29° 19′ 52″ O / 2.28222 °S, 29.33111 °O (mapo) |
Apuda fontrivero | Blua Nilo |
- situo | lago Tana, Etiopio |
- koordinatoj | 12° 2′ 8″ S 37° 15′ 53″ O / 12.03556 °S, 37.26472 °O (mapo) |
Kunfluejo de fontriveroj | proksime de Ĥartumo |
- situo | Sudano |
Enfluejo | |
- situo | Mediteraneo |
- alteco | 0 m |
- koordinatoj | 31° 00′ 00″ N 31° 00′ 00″ O / 31.00000 °N, 31.00000 °O (mapo) |
Longo | 6 650 km (4 132 mi) |
Larĝo | 8 km (5 mi) |
Akvokolektejo | 3 400 000 km² (340 000 000 ha) |
Trafluo | |
- mezproksima | 2 830 m³/s |
Satelita foto de la delto de Nilo
| |
Mapo de la fluo de Nilo
| |
Vikimedia Komunejo: Nile | |
Nilo (arabe النيل, an-Nīl), en Nordorienta Afriko, estas unu el la du plej longaj riveroj sur la planedo Tero aŭ eĉ historie la plej longa.[1] Ĉu Nilo estas pli longa ol Amazono en Sudameriko, ankoraŭ estas temo de multaj debatoj. Tio estas plejparte pro du faktoj: unue, la longecoj de riveroj ŝanĝiĝas dum tempo (speciale en ebenaĵoj, kie riveroj ofte ŝanĝas siajn vojojn), kaj due, la punkto, el kiu oni mezuras la longecon de rivero, ne ĉiam estas klara.
Ĝi estas 6 853 km longa. La Nilo estas "internacia" rivero, ĉar ties akvofontoj estas kunhavataj de dek unu landoj, nome, Tanzanio, Ugando, Ruando, Burundo, Demokratia Respubliko Kongo, Kenjo, Etiopio, Eritreo, Suda Sudano, Sudano kaj Egiptio.[2] Partikulare, la Nilo estas la unuaranga akvofonto de Egiptio kaj Sudano.[3]
La Nilo havas du ĉefajn alfluantojn, nome la Blanka Nilo kaj la Blua Nilo. La Blanka Nilo estas konsiderata la ekfluejo kaj la unuaranga fonto de la Nilo mem. La Blua Nilo, tamen, estas la fonto de plej el la akvo kaj de la fekunda grundo. La Blanka Nilo estas pli longa kaj ekfluas en la regiono de la Grandaj Lagoj de centra Afriko, kaj la plej dista akvofonto estas ankoraŭ nedeterminita sed lokigita en ĉu Ruando aŭ Burundo. Ĝi fluas norden tra Tanzanio, Lago Viktorio, Ugando kaj Suda Sudano. La Blua Nilo (en amhara ዓባይ, ʿĀbaj[4][5]) ekas ĉe la Lago Tana en Etiopio[6] kaj fluas en Sudanon el sudoriento. Ambaŭ riveroj kuniĝas ĉe la ĉefurbo de Sudano nome Ĥartumo.
La norda parto de la rivero fluas norden preskaŭ entute tra la dezerto de Sudano al Egiptio, kaj poste finas en granda delto kiu malpleniĝas al la Mediteranea Maro. Egiptiaj civilizoj kaj sudanaj regnoj dependis el la rivero ekde antikvaj epokoj. Plej el la setlejoj kaj urboj de Egiptio kuŝas laŭlonge de tiuj partoj de la Nila valo norde de Asuano, kaj preskaŭ la tuto el la kulturaj kaj historiaj lokoj de Antikva Egiptio troviĝas laŭlonge de la riverbordoj.