Nisen-kabano estis tipo de kabano evoluigita dum la Unua Mondmilito por la brita armeo. Konceptinto estis kanada inĝeniero Peter Norman Nissen. Ĝi konsistis el onda lado, ĝia formo estis preskaŭ duona cirklo, la areo sur la tereno estis 40 kvadrataj metroj. Sen speciala interna strukturo ĝi estis tamen sufiĉe stabila. La kostoj estis tre malaltaj, la starigo facila.
Post la Dua Mondmilito miloj da nisen-kabanoj estis starigitaj en la vaste detruita Germanio ĉie, kie oni urĝe bezonis ŝirmejojn, i.a. por militkaptitoj, rifuĝintoj, familioj sen hejmo.