Nombro de Graham

En matematiko, nombro de Graham, nomita pro Ronald Graham, estas granda nombro kiu estas supera baro por solvaĵo de certa problemo en teorio de Ramsey.

Ĉi tiu nombro ekhavis iun popularan atenton kiam Martin Gardner priskribis ĝin en sekcio "Matematikaj ludoj" de Scientific American en novembro de 1977, skribante ke "En nepublikigita pruvo, Graham ĵus fondis ... baron tiel vastan ke ĝi tenas la rikordon por la plej granda nombro iam uzata en serioza matematika pruvo." La libro de mondaj rikordoj de Guiness de 1980 ripetis la pretendon de Gardner, aldoninte la popularan intereson al ĉi tiu nombro.

Nombro de Graham estas multe pli granda ol aliaj konataj grandaj nombroj tiaj kiel guglo kaj gugloplekso, kaj eĉ pli granda ol nombro de Skewes kaj nombro de Moser, aliaj konataj pli grandaj nombregoj. Ne ebla, en la limigoj de nia universo, signifi la nombron de Graham, aŭ iun moderan proksimumado de ĝi, en kutima cifereca sistemopotencaj turoj de formo netaŭgas por ĉi tiu celo, kvankam ĝi povas esti facile priskribita per rikura formulo uzanta notacion de Knuth aŭ iun ekvivalentan, kiel estis farite de Graham.

Specifaj entjeroj malproksime pli grandaj ol nombro de Graham poste aperis en multaj seriozaj matematikaj pruvoj, ekzemple, kun diversaj finiaj formoj de Friedman de teoremo de Kruskal.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne