Nord-Koreio en la Olimpikoj | ||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
| ||||||||||
Olimpikoj en | ||||||||||
Medaloj Rango: #50 |
oro 16 |
arĝento 19 |
bronzo 28 |
sumo 63 |
||||||
Olimpika historio (detaloj) | ||||||||||
Someraj Olimpikoj | ||||||||||
1972 · 1976 · 1980 · 1984 - 1988 · 1992 · 1996 · 2000 · 2004 · 2008 · 2012 · 2016 · 2020 · 2024 | ||||||||||
Vintraj Olimpikoj | ||||||||||
1964 · 1968 · 1972 · 1976 - 1980 · 1984 · 1988 · 1992 · 1994 · 1998 · 2002 · 2006 · 2010 · 2018 · 2018 · 2022 | ||||||||||
Sportistoj de la politike tre fermita lando Nord-Koreio unue en 1964 partoprenis vintran olimpikon - ekde la jaro 1972 oficiala nord-korea teamo laŭ permeso de la tre strikta ŝtata registaro rajtas partopreni la somerajn olimpikojn, kaj nur maltrafis tri eventon ekde tiam: en 1984, kiam ĝi aliĝis al la sovetunia bojkoto de la evento en Usono, en 1988, kiam ĝi bojkotis la ludojn en Sud-Koreio, kaj en 2020/2021, kiam oni citis timojn pri la kronvirusa pandemio. En vintraj olimpikoj nur kun interrompoj estis nord-koreaj partoprenantoj, kiuj kontribuis po unu bronzan medalon en 1964 kaj 1992. Tamen en la someraj olimpikoj la teamoj ne estas sensukcesaj: ĝis inkluzive la olimpiko de 2024, la teamo sume atingis 16 orajn, 19 arĝentajn kaj 28 bronzajn medalojn. Antaŭ 2024, la teamo havis malsukcesan jarojn kaj sekve maltrafis du olimpikojn: Vintre 2018 en la najbara Sud-Koreio ne atingiĝis medaloj, pri la ŝtata malpermeso ke atletoj forlasus la landon en somero 2021 en Tokio oni jam skribis supre, kaj reage de tiu drasta ago, la IOK malpermesis akcepti nord-koreojn en somero 2022 en Pekino. Fine ĝi havis la 48-an rangon inter ĉiuj partoprenintaj teamoj en 2016 kaj tenis tiun rangon ĝis la komenciĝo de la somera Olimpiko 2024 en Parizo. Tie nur en la unua triono, la juliaj tagoj, aldoniĝis du arĝentaj medaloj, poste pliaj kvar bronzaj, kaj fine ĝi havis la 68-an rangon. Sume en la tabelo de ĉiuj olimpikoj la teamo nun estas en la 50-a rango.
La ŝtate kontrolata Olimpika Komitato de Nord-Koreio kunordigas la teamojn - la organizaĵo estis kreita en 1953 kaj rekonita de la Internacia Olimpika Komitato en 1957.