Norda Anglio

Norda Anglio (blua) Centra Anglio (Midlands, verda) Suda Anglio (flava)

Norda Anglio (angle Northern England) konsistas el la anglaj administraj regionoj Nordokcidenta Anglio (North West England), Jorkŝiro kaj Humbero (Yorkshire and the Humber) kaj Nordorienta Anglio (North East England). La areo estas malglate limigita en la sudo de la rivero Trent kaj en la nordo de la limo kun Skotlando. Ĉirkaŭ 14,5 milionoj da homoj loĝas ĉi tie sur areo de 37 331 km². La regiono inkluzivas gravajn urbojn kiel Leeds, Liverpool, Manchester, Newcastle-upon-Tyne kaj Sheffield, sed ankaŭ kvin nacia parko-oj: Laga Distrikto (Lake District), North York Moors, la nacian parkon Northumberland, Peak District kaj Yorkshire Dales. Norda Anglio estis kie la industria revolucio komenciĝis kaj ĝis la meze de la 20-a jarcento la regiono estis la industria koro de Britio. Ekde la malindustriiĝo (en vikidatumoj), norda Anglio estas ekonomie malfavorata kompare kun suda Anglio. Norda Anglio ankaŭ konservis certan gradon da sendependeco kulture, ekz. en muziko, regiona kuirarto kaj dialekto (la nordangla, en vikidatumoj). Plej grava turisma altiraĵo en norda Anglio estas la muro de Hadriano el 122.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne