Norda fervojo de imperiestro Ferdinando

Norda fervojo de imperiestro Ferdinando
fervoja firmao vd
Dum 1837 - 1945
Sekvanto Imperial Royal Austrian State Railways
Jura formo akcia kompanio
Sidejo Prago
Lando Aŭstrio-HungarioAŭstra imperio
vdr
Surskribo: Kaiser Ferdinands-Nordbahn sur ĉefstacidomo en Bielsko-Biała

Norda fervojo de imperiestro Ferdinando (KFNB, en la origina versio Kaiser Ferdinands-Nordbahn) estas nomo de kompanio, kiu estis establita por konstruado kaj trafikado de fervojo el Vieno ĝis Bochnia kun deflankiĝoj al Brno, Olomouc, Opava, Bielsko-Biała kaj al deponejoj de salo en Dwory, Wieliczka kaj ĉe Bochnia. Sed iom post iom ĝi okupiĝis ankaŭ per aliaj aktivecoj, precipe per minado de karbo.

Sed la nomo KFNB krom la nomo de la kompanio enviviĝis prefere kiel nomo por indikita fervojo. Ĝis hodiaŭ la fervojistoj en Ĉeĥio nomas la fervojon inter Petrovice u Karviné kaj Břeclav "Ferdinanda fervojo" kaj malkiel ĉe aliaj fervojoj en la lando oni sur ĝi veturas je la maldekstra flanko.


From Wikipedia, the free encyclopedia · View on Wikipedia

Developed by Nelliwinne