![]() | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Haematopus bachmani Audubon 1838 | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
![]() | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj
| ||||||||||||||
La Nordamerika nigra hematopo, Haematopus bachmani, estas facile videbla nigra birdo kiu troviĝas en strandoj de okcidenta Norda Ameriko. Pli precize ekde la insularo Aleŭtoj en Alasko ĝis marbordo de duoninsulo Baja California.
La Amerika nigra hematopo estas la ununura membro de la familio Hematopedoj en la plej granda parto de sia teritorio koincida nur iomete kun la Amerika hematopo (H. palliatus) en marbordo de Baja California. En ĝia teritorio estas komune nomata surloke nur kiel Nigra hematopo, sed tiu nomo estas uzata ankaŭ kompreneble por la Nigra hematopo, H. ater, kaj por la Afrika nigra hematopo, H. moquini. La scienca nomo Haematopus bachmani estis konstruita de John James Audubon el tiu de lia amiko John Bachman. La specio ne estas konsiderata kiel minacata.