nordfrisa lingvo / Friisk | |
lingvo • moderna lingvo | |
---|---|
frisa lingvaro | |
Parolata en | precipe en la distrikto Norda Frislando kaj sur la insulo Helgoland (norda Germanio) |
Parolantoj | 10 000 |
Denaskaj parolantoj | 10.000 |
Skribo | latina |
Lingvistika klasifiko | |
Hindeŭropa lingvaro | |
Oficiala statuso | |
Oficiala lingvo en | lingvo kun malplimulta statuso en la distrikto Norda Frislando kaj sur la insulo Helgoland |
Lingva statuso | 4 severe endanĝerigita |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-2 | frr |
ISO 639-3 | frr |
SIL | frr |
Glottolog | nort2626 |
Angla nomo | North Frisian |
Franca nomo | frison septentrional |
La nordfrisa lingvo estas la norda branĉo de la frisa lingvaro, kiu nuntempe ankoraŭ paroliĝas fare de proksimume 10.000 homoj ĉe la okcidenta marbordo de federacia lando Ŝlesvigo-Holstinio en la pleja nordo de Germanio, precipe en la distrikto Norda Frislando kun la insuloj, Föhr, Amrum, Sylt, sur la haligoj – malaltaj insuloj, de kiuj plejparto estas inundita per ĉiu alta tajdo - kaj sur la insulo Helgoland. La nordfrisa lingvo apartenas al la okcidentĝermanaj lingvoj, kaj laŭ lingva klasifiko disvastiĝinta ekde la dua duono de la 20-a jarcento al la branĉo de "Norda-Maro-ĝermanaj lingvoj".