Nordia Milito 1655-1660 | |||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|
Fotomontaĵo
| |||||||
konflikto | |||||||
| |||||||
Forto | |||||||
Karolo la 10-a Gustavo de Svedio Friedrich Wilhelm de Brandenburgio |
Johano la 2-a Kazimiro de Pollando-Litovio Frederiko la 3-a de Danio kaj Norvegio Rusio Aŭstrio | ||||||
La Nordia milito aŭ Nordiaj militoj de 1655 ĝis 1661) (litove Šiaurės karas, germane zweiter Nordischer Krieg, pole Druga Wojna Północna, Dua Nordia Milito, svede Nordiska krigen) estas nomo uzata por serio de konfliktoj inter Svedio kaj ties kontraŭantoj Pola-Litova Unio (Potopo, 1655–1660), Rusio (1656–1661), Prusio respektive la Margraflando Brandenburgio (1657–1660), la Sankta Romia Imperio, aparte Aŭstrio (1657–60) kaj Danio-Norvegio (1657–1658, 1658–1660) - pri la politika hegemonio en nordorienta Eŭropo, ĉefe en Baltio. La sama milito estas aludita diference en diversaj naciaj lingvoj: ekzemple en Pollando Potopo foje estas nomo por la serio de militoj kontraŭ Svedio, Brandenburgio, Rusio, Transilvanio kaj la Kozakoj. En tiuj konfliktoj Britio estis ĉiam aliancano de Svedio dum la Nederlanda Respubliko ofte partoprenis kontraŭ Svedio. La milito(j) de inter 1655 ĝis 1661 videblas kiel parto de militaro pri la hegemonio en nordorienta Eŭropo de la 16-a ĝis 18-a jarcentoj, kiu estas klasigata per la termino "Nordiaj militoj".[1]