Northanger Abbey | |
---|---|
![]() | |
literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Jane Austen |
Lingvoj | |
Lingvo | angla lingvo |
Eldonado | |
Eldondato | decembro 1818 |
Eldonejo | John Murray |
Ĝenro | amafera fikcio |
Loko de rakonto | Anglio |
Northanger Abbey (Abatejo Northanger) estas primaturiĝa romano de Jane Austen, satiro de gotikaj romanoj.[1] Ĝi estis kompletigita en 1803, la unua el la romanoj de Austen kiu estis kompletigita entute, sed estis publikigita postmorte en 1817 kun Persuasion.[2] La historio temas pri Catherine Morland, naiva junulino, kaj ŝia veturo tra pli bona kompreno pri si mem kaj pri la mondo ĉirkaŭa.[3][4]
Dum la mezo de 1798, post fini reviziojn de Elinor and Marianne, Austen ekverkis tiun trian romanon kun la labortitolo Susan — poste Northanger Abbey — nome satiro pri la populara ĝenro de la gotika romano.[5] Austen finkompletigis sian verkon ĉirkaŭ unu jaron poste. Komence de 1803, Henry Austen proponis Susan al Benjamin Crosby, eldonisto de Londono, kiu pagis 10 pundojn por la kopirajto. Crosby promesis tujan publikigon kaj eĉ reklamis la libron publike kiel "presata", sed faris nenion plian.[6] La manuskripto restis en manoj de Crosby, nepublikigita, ĝis Austen reaĉetis la kopirajton el li en 1816.[7]