Northern Exposure | |
---|---|
televida serio | |
Originala titolo | Northern Exposure |
Originala lingvo | angla lingvo |
Origina lando | Usono |
Ĝenro | komedia dramo, televida medicina dramserio |
Aktoroj | John Corbett • Rob Morrow • Janine Turner • Barry Corbin • Darren E. Burrows • John Cullum • Doug Ballard • Richard Cummings Jr. |
Muziko de | David Schwartz |
Amplekso | |
Sezonoj | 6 |
Epizodoj | 110 |
Daŭro sen reklamoj | 60 |
Elsendo | |
Elsendita | 12 jul. 1990 – 26 jul. 1995 |
Eksteraj ligiloj | |
ĉe IMDb | |
Norda Malkovro (angle Northern Exposure) estas usona televidserio, origine produktita por la usona CBS dum 1990 ĝis 1995, kiu estis tre sukcesa pro sia nekutima portretado kaj lakona humuro [1][2]. La scenejo por la serio estis la fikcia urbeto Cicely en Alasko. La ekstera filmado okazis ĉefe en la urbo Roslyn (Vaŝingtonio).
La intrigo de la serio temigas junan judan kuraciston de Novjorko, Joel Fleishman (rolita fare de Rob Morrow), kiu post diplomiĝo danke al ŝtata stipendio estas devigita translokiĝi al tiu malgranda kaj malproksima urbeto en Alasko, kaj liajn rilatojn kun la diversaj loĝantoj kaj specialaj aferoj en la urbo.
La serio gajnis tri Premiojn Emmy kaj du Premiojn Oraj Globoj, kune kun 22 aliaj premioj [3][4].