Nov-Zelando en la Vintra Olimpiko 2018 | ||||
![]() | ||||
Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango | ||||
Flagtenanto: | Beau-James Wells (malfermo) Zoi Sadowski-Synnott (fermo) | |||
Sportistoj | 21 en 5 fakoj | |||
Medaloj rango: |
Oro 0 |
Arĝento 0 |
Bronzo 1 |
Sume 1 |
La novzelanda teamo aktiva en la Vintra Olimpiko 2018 en Pjonĉango havis 21 sportistojn. Ili partoprenis en 5 fakoj. Flagtenanto de la novzelanda teamo estis Beau-James Wells dum la malferma ceremonio respektive Zoi Sadowski-Synnott dum la ferma. La sportistoj atingis unu bronzan medalon.
Kunordigis la teamon la Nov-Zelanda Olimpika Komitato.
La nur 16-jara Nico Porteous gajnis bronzan medalon en la vira liberstila skia konkurso de duontubo - tio estis la sume dua novzelanda medalo en vintra olimpiko - post unusola arĝenta medalo en la Vintra Olimpiko 1992.