New Atlantis | |
---|---|
![]() | |
nefinita romano • literatura verko | |
Aŭtoroj | |
Aŭtoro | Francis Bacon |
Lingvoj | |
Lingvo | Nov-Latino |
Eldonado | |
Eldondato | 1627 |
Ĝenro | filozofia fikcio • fantasto • utopia fikcio • sciencfikcio |
Nova Atlantido (en la latina : Nova Atlantis, en la angla : New Atlantis) estas utopia romano de Francis Bacon. La romano estis publikigita en la latina en 1624 kaj en la angla en 1627. La principoj sur kiuj baziĝas la ideala socio prezentita en la romano estas raciismo kaj malfermiteco, modesteco kaj malavareco, kiuj estas esprimitaj pere de la ĉefa motoro de progreso kaj feliĉo de la socio: la empiria scienco.