La Nova Haveno aŭ en hispana Puerto Nuevo estas la parto de la Haveno de Bonaero (Argentino) kiu plu funkcias en la aktualo, ĉar la parto nomita Puerto Madero estis senfunkciigita kaj transformita en loĝa kaj komerca kvartalo. Ĝi ekkonstruiĝis en 1911, estis inaŭgurita en 1919 kaj finkonstruiĝis en 1928; ĝi estis iam la plej granda de Latinameriko kaj de la Suda Hemisfero, kaj neformale ĝi estas parto de la kvartalo Retiro. Ĝi havas forman "dentecan", komponita de ses dokoj malfermaj al la Rivero Plata.